BONVENON !
« La asocio por la disvolvado de lingvoj je la dunkirka marborda regiono » estas asocio laŭ 1901-a leĝo kiu havas tri celojn :
informi pri la lokaj eblecoj lerni lingvojn
disvolvadi la lingvo-lernadon
faciligi la interkulturajn dialogojn
Kiuj estas koncernataj ?
La asocio koncernas :
Ĉiujn kiuj deziras neformale komuniki per lingvo aŭ partopreni en internaciaj kulturaj eventoj aŭ helpi ĵusalvenintojn en ilia persona instaliĝo.
La instruistojn kaj trejnistojn pri lingvoj el la diversaj organizoj kiuj ebligas la lingvo-lernadon kaj ankaŭ la asociojn kies unu el la agadoj tuŝas la lingvo-lernadon.
La asocio laboras ankaŭ partnere kun la lokaj kolektivumoj kaj profesiaj organizoj koncernataj de la internaciaj rilatoj.
Niaj realigaĵoj :
Rilate al nia 1-a celo : Informi pri la diversaj lokoj por lingvo-lernado.
° 2 salonoj pri lingvoj, en marto 2005 kaj marto 2006, en kiuj partoprenis kvazaŭ ĉiuj instruadorganizoj de la dunkirka marborda regiono, lokaj librovendistoj, regionaj kaj naciaj eldonistoj. (1200 vizitantoj la 4-an de marto 2006).
° La broŝuro « Les langues vivantes sur le littoral dunkerquois » (La vivantaj lingvoj je la dunkirka marborda regiono), kiu kolektas ĉiujn lernadlokojn, estis disdonita dum la salontago. La 2006-a eldono haveblas en la urbodomoj kaj turismoficejoj de la ĉirkaŭaj urboj, kaj ankaŭ en

la C.U.D-domo.
Rilate al nia 2-a celo : Disvolvadi la lingvo-lernadon.
° Kunlaborado kun la universitato Littoral-Côte d’Opale, kiu ebligis oferton de lokoj al neenskribitaj studentoj koncerne 5 vivantajn lingvojn.
° Helpo al la kreado de asocioj por plenumi la peton pri aliaj lingvoj.
° Partnere kun la asocio « Cité Fac’ », lanĉo de la kafejo pri lingvoj ĉe Atelier 12, ĉiumerkrede, de la 18-a ĝis la 20-a.
Averaĝe 45/50 ĉeestantoj por 6 aŭ 7 lingvoj.
Rilate al nia 3-a celo : Faciligi la interkulturajn rilatojn.
° Kreado de datumbazo de kompetentaj personoj pretaj helpi en lingvaj problemoj, ĉe la marborda regiono.